Aĉetu tuj:
Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur la butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Don't have a PayPal account?" (t.e. "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?") kaj ekklaku, por trovi la necesan formularon.
|
|
Usonanoj: |
|
aŭ: |
|
|
Ekster Usono: |
|
aŭ: |
|
|
(Tradukis: Baldur RAGNARSSON.)
ISBN: 9781595690784
160 paĝoj; grando: 8.5" x 5.5"
(Vidu krome: Sagao de la Volsungoj. Trad. Baldur Ragnarsson.)
La Edda de Snorri Sturluson estas la ĉefa
fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj
la islanda.
La vorto Edda estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo
en la signifo praavino; ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas
al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj.
Snorri Sturluson (1179-1241), la aŭtoro de la libro ĉi tie prezentita
en Esperanto-traduko, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo,
la t. n. Sturlungar. Malgraŭ komplikaj konfliktoj li sukcesis okupi
sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de
la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita Heimskringla, kaj la mitologia-poetika
libro Edda.
(Baldur Ragnarsson)
|
|