Donald Broadribb

Libroj aperintaj ĉe Mondial


Orwell: 1984

Mil naŭcent okdek kvar

de George Orwell
trad. Donald Broadribb

ISBN 9781595692498
288 paĝoj. Romano.

La romano Mil naŭcent okdek kvar de la brita aŭtoro George Orwell (1903-1950) aperis en 1949 kaj prezentas socion samtempe utopian kaj malutopian, kiel emfazas la tradukinto, Donald Broadribb, en sia Antaŭvorto: utopian, ĉar en la kvardekaj jaroj de la 20a jarcento, la mondo de 1984 ŝajnis for kaj neimagebla; kaj malutopian, ĉar ni intertempe scias el la historio, ke ekzistis kaj ekzistas fortoj, kiuj strebas al sociordoj simile radikale subpremaj kaj ĉionobservaj, kiajn la libro prezentas.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Pro kopirajtaj kialoj, la libro dume estas libere havebla nur en kelkaj landoj.
Aĉetu papere ĉe: Mondial

Priskribo: En Mil naŭcent okdek kvar, la mondo estas dividita inter tri superŝtatoj, kiuj konstante militas unu kontraŭ la alia. La romano priskribas la vivon en unu el ili, Oceanio, ĉefe en Flugkampo Unu (Britio) kaj ties ĉefa urbo, Londono. Ĝi rakontas la vivon de Winston Smith, kiu ŝajnigas esti fidela membro de la ĉionreganta Partio, kaj lian vojon al ribelemo kaj sekreta amafero, same kiel ties konsekvencojn. 

Pluraj vortoj aŭ frazoj inventitaj de Orwell por tiu ĉi delonge klasika romano enŝteliĝis en la anglan lingvon, kiel Granda Frato rigardas vin (Big Brother is watching you), duoblapenso (doublethink), pensokrimo (thoughtcrime) aŭ Novparolo (Newspeak). La nomo de la aŭtoro mem rezultis en la adjektivo Orwellian (Orvela), kiu aludas al manipulado de la penso de la amasoj fare de aŭtoritatoj, aŭ al organizita sekreta observado de la vivo de homoj.

Sed, tute ironie, tiu ĉi "Novparolo", kies celo en la romano estas limigi la vorttrezoron de la homoj kaj tiel malebligi al ili pensi en tro kompleksa maniero, havas plurajn komunajn trajtojn kun la lingvo Esperanto mem, al kiu la romano nun estas tradukita. Tiu komuneco ne estas tute hazarda, ĉar la edzino de Eŭgeno Lanti, Ellen Kate Limouzin (Nelly), estis same la onklino de George Orwell; tiel ke estas supozate, ke tra ŝi, Orwell havis almenaŭ iomete da kono pri la strukturo de la lingvo.

 


Sorchisto de Oz

La Mirinda Sorĉisto de Oz

de L. Frank Baum
trad. Donald Broadribb

ISBN 9781595692450
278 paĝoj. Romano por infanoj kaj plenkreskuloj.

Mondliteraturo en Esperanto / Kun centoj da ilustraĵoj el la originala angla versio: En la centro de la historio staras la knabino Doroteo, kiun ciklono transportas en la mirakloplenan landon Oz, kie ŝi amikiĝas kun strangaj estaĵoj, renkontas bonajn kaj malbonajn sorĉistojn kaj travivas multajn aventurojn. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La romano estis tradukita en multajn lingvojn, ankaŭ jam en Esperanton. Nia tradukinto, Donald Broadribb, krome esperantigis la aliajn 13 Oz-librojn, kiuj estis verkitaj de L. Frank Baum post la enorma sukceso de la unua volumo - sur ĝi baziĝas teatroprezentaĵoj kaj fama filmo (1939, kun Judy Garland en la rolo de Doroteo).

Nia eldono enhavas la plej multajn el la ilustraĵoj de W. W. Denslow el la unua anglalingva libro, nigra­blankigitajn kaj iomete prilaboritajn.

 


Platono: Respubliko

La respubliko

de Platono (Plato)
trad. Donald Broadribb

ISBN 9781595692542
352 paĝoj. Fikcia, filozofia eseego/dialogo.

Mondliteraturo en Esperanto: La Respubliko estas unu el la ĉefverkoj de Platono kiu, siavice, estis la ĉeffondinto de la filozofia literaturo.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: "Unu el la plej influaj libroj en la tuta historio de la literaturo. Malgraŭ ĝia aĝo, vi trovos ĝin tiel freŝtema ke foje vi neeviteble ekdubos ĉu eble ĝin verkis modernulo.

La Respubliko estas unu el la ĉefverkoj de Platono kiu, siavice, estis la ĉeffondinto de la filozofia literaturo. Platono vivis 427-347 a.K. kaj li hejmis en Ateno. Dum Platono ankoraŭ estis juna, lia patro mortis kaj amiko de la familio, Sokrato (ĉ. 469-399 a.K.), fariĝis kvazaŭpatro por li. La intima patro-fila rilato inter Sokrato kaj Platono daŭris ĝis la ekzekuto de Sokrato kiam Platono estis 28-jara.

La greka titolo estis πολιτεια kiu efektive tradukendas "Socio" aŭ foje "Civitanismo." Platono tre ofte parolas pri sia ideala civito en ĉi tiu libro, sed tute ne temas pri respubliko laŭ la aktuala politika senco de tiu vorto. La Respubliko estas la universale uzata titolo de la libro, sed estas simpla transpreno de la latina nomo, res publica.

Eble estas menciinde ke ĉi tiu estis la plej granda libro iam perskribe verkita kiam Platono ĝin finis. Li ankaŭ inaŭguris la uzadon de dialogo por prezenti filozofiajn diskutojn. Mi opinias ke Platono intencis ke oni legu ĉi tiun libron kiel enkondukon en lian filozofion, sen antaŭjuĝoj. Lia verko parolas por si mem. Do legu kaj ĝuu."

Donald Broadribb 
(El la Antaŭparolo)