Benoît Philippe

Libroj aperintaj ĉe Mondial


Nazim Hikmet in Esperanto

Kvazaŭ varfo
Originalaj poemoj en Esperanto

ISBN 9781595693327
204 paĝoj. Mola bindo

Post redaktado de la interesa Glaŭka lum' (1994) kaj publikigo de du riĉaj kaj valoraj poemaroj (la unua, Verse reversi, aperis en 2008), Philippe plenrajte eniris en la historion de la literaturo en Esperanto.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: "Unue venas supraĵa lego per tuja rimarko de la eksteraj dekor­aĵoj: oni frandas la son-elekton kaj la vort-varion; due, oni atingas la stilfigurojn kernaj por la komenca ŝajnsignifo. Dum tiu ĉi ŝtupo oni ektrovas eblajn kaj tamen brilajn vortludojn kiuj kune kun la stilfiguro kaj la fona, sed fajna, muziko, helpas la leganton trovi fine la poezian sencon... Kiel ĉe komenco de montara pado, iom post iom oni ekĝuas la varion de la floroj, kaj la multaj survojaj atingoj dum-iraj forgesigas la ŝvitigan penadon... Philippe ŝajnas plene aliĝi al la modernismo, kaj kiel pentristo prenas el sia paletro diversajn kolorojn, tiel li vortumas verse... Post redaktado de la interesa Glaŭka lum' (1994) kaj publikigo de du riĉaj kaj valoraj poemaroj (la unua, Verse reversi, aperis en 2008), Philippe plenrajte eniris en la historion de la literaturo en Esperanto." (Nicola Ruggiero)


verse reversi

Originala poemaro:

Verse reversi

de Benoît Philippe

ISBN 9781595690975
160 paĝoj. Originala poemaro.

Kiel niaj plej kreivaj aŭtoroj, Philippe uzas brile, surprize, vive ne nur la adverbojn sed ankaŭ nove konstruitajn vortojn kaj esprimojn… Karakterizas lian poezion la abundo de fortaj, memorindaj bildoj.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: En la poezio de Benoît Philippe (Germanujo, 1959) “...varias temoj kaj stiloj… Jen la lingvo Esperanto mem, jen la eksplicitaj vers-omaĝoj al Nicolino Rossi, jen la tempopaso aŭ ‘viv-pasemo’, la melankoliaj pase-veo, morgaŭtimo kaj mortotimo… Kiel niaj plej kreivaj aŭtoroj, Philippe uzas brile, surprize, vive ne nur la adverbojn sed ankaŭ nove konstruitajn vortojn kaj esprimojn… Karakterizas lian poezion la abundo de fortaj, memorindaj bildoj… Simile al pentristo, fotisto aŭ filmisto, Philippe trafe prezentas ekfoton aŭ momentbildon en nur kelkaj versoj… Jen poeto inter du mondoj aŭ du lumoj; inter la tento kaj la streĉo; inter perturbo kaj sereno.” (Jorge Camacho)