|
La kultura panoramo de Esperantujo prezentas signojn de stagno. "Fonto"
ĉesis aperi.
Necesas nova internacia literatura revuo. Tamen la tempo ankoraŭ ne maturas
por lanĉi paperan revuon monatan aŭ du-monatan.
Pro tio ni decidis publikigi Beletran Almanakon (ĉi-sekve BA).
Principe, la almanakon oni ne devas aboni anticipe kiel revuon, sed povas
mendi aŭ aĉeti kiel libron. BA aperas en normala mezgranda libroformato,
kaj ĝi estas facile mendebla, pagebla, aĉetebla, recenzebla aŭ donacebla
al amikoj.
Vi jam nun povas antaŭmendi
BA 2 kaj 3. Beletra Almanako ampleksas inter 120 kaj 160
paĝoj, kaj en esceptaj kazoj havas 176 paĝojn.
BA enhavas diversajn rubrikojn, nome pri poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia,
eseoj, recenzoj, intervjuoj, leteroj, debato ktp, originale kaj traduke.
Laŭ interkonsento kun UEA, ankaŭ la verkoj premiitaj en la Belartaj
Konkursoj aperas en BA.
Aperas en BA materialo speciale verkita por ĝi, sed ankaŭ altkvalitaj
tekstoj jam pli frue aperintaj en la reto sed ne surpapere. Ni
invitas vin proponi aŭ anonci materialon, propran aŭ aliulan (vidu niajn
regulojn por formatigo de manuskriptaj tekstoj).
Ankaŭ ilustristoj kaj desegnistoj bonvenas.
Kaj se vi ŝatas anonci ion aŭ varbi por io BA ankaŭ disponas pri spaco
por tio. Bonvolu skribi al la eldonejo (informo@librejo.com)
por intertrakti pri la anonco kaj la prezo.
|